
Posted by riitta Kial vi sxangxis la bonegan, tauxgegan vorton "talpo" (wimp/nynny) al plene sensuka "soriko"?! Unue, talpo estas pli kurta ol soriko. Due, imagu talpan vivon. Talpoj vivas subtere, iom izolite kaj ne vidas la tagan lumon, nek havas troan kontakton kun la surtera mondo. Simile homaj talpoj, izolite de la sociuma mondo, ne multon vidas, ne multon spertas, ne eliras el siaj subteraj kavoj. Kaj kiu entute ion scias pri sorikoj kaj sorikaj vivoj? Trie, oni facile ligas imagbilde la aspekton de homa talpo al animita, cxeha talpo(krtek)- iom pigre ronda kaj malpraktika. Kvare, vidu kaj auxdu la aferon el la sona vidpunkto. R (kaj S)estas suficxe energia litero. Cxu talpoj estas energiozaj?! La talpeco kusxas ankaux en sonoj kaj silaboj. Imagu al vi ekz. personon, kiu nomigxas Elmo Tolonen kaj komputilumas, sofumas, televidumas kaj cxipsumas cxiuvespere. Jam la nomo havas talpan sonon. Samkiel la perfekte talpa vorto "talpo". Soriko, neniel- baf! Riitta
![]()
on 6/11/2001, 16:48:11
Fi al vi, Doktoro, kaj mil diabloj!
Message Thread:
![]()
« Back to thread