
Posted by Dro Espo on 19/10/2006, 13:00:35 Dro Espo ne interesas pri tiuj temoj, sed pri simpla, richa, kreema, amuza, natura, vivforta, renovidja kaj internacie rekonebla lingvouzado. Dro neniam kreis novan vorton, nur kolektis ilin. En tiu kolekto estas - vortoj kreitaj kaj uzitaj de iuj esperantistoj iam. - kelkaj esperantigoj pri internacie konataj junularaj vortoj (malofte de la china lingvo, sed kial ne ankaue, se eblas). - tamen chefe jam-PIV-aj vortoj kun siaj konataj au kun alternativaj signifoj, kiuj uzeblas en junulara lingvo, en komixaj kaj lirixaj tradukoj kaj cetere. Dro skribas kiel ajn kaj ne havas striktajn principojn pri vortofarado, sed eble kelkajn: - la vortoj estu chefe kiel priskribite en la dua paragrafo de chi mesadjo. - evitu minimalajn parojn (rapo-repo ktp.) char ili malfaciligas lingvolernadon kaj legadon. - antau ol krei novan radikon, vidu chu ekzistas jam-PIV-a radiko, kiu uzeblas por vi (ekz. 'bushumi' anstatau 'midzi'). Kelkaj homoj miskomprenis, ke la chefa vortokrea principo en Esperanto estas, ke unu vorto ne havu du ech ete malsamajn sencojn. Tio ne veras. La chefa principo estas, ke estu laueble malmultaj vortoradikoj. Pro tio lernu la jam ekzistantajn kaj riche uzu ilin. Kiam la radikoj ne sufichas, sendu proponon al djenerala diskuto en chi forumo. Danke
Message modified by board administrator 28/6/2007, 11:07:35
Jou, buboj!
Shajnas ke kelkaj miskomprenis, ke la Vortaracho estus por "angligo" au "okcidentigo" de Esperanto.